歌词
12. La bluso de la sezonoj
Teksto kaj muziko : Jean-Claude Patalano
Hodiaŭ, kiam mi vekiĝis,
mi eltrovis apud la urbeto,
la florojn, la birdojn kiu renaskiĝis,
de la naturo estis la impeto.
Ekde fino de la dormsezono,
la kamparo denove gajas,
en la printempo vekiĝas la burĝono,
en la arbaro, la sovaĝaj bestoj ĝojas.
Venos la somera suno,
varmigi la tutan kamparon,
ĉi tiu liberiga oportuno,
kiu kreskigos la verdan hararon.
Kaj kiam laca de la varmo,
ni deziros iom da pluvo,
la koloroj ŝanĝiĝos kun ĉarmo,
fore estos ankoraŭ la diluvo.
La aŭtuno venos sen iu vorto,
la vento blovos sur la domojn,
kun sia griza nuba kohorto,
forportante niajn ridetojn.
La montetoj sin kovros
de bukolikaj ornamaĵoj,
ruĝa kaj bruna sin retrovos,
nostalgiaj memoraĵoj.
Sur arbetaĵoj sovaĝaj fruktoj,
en la arbaroj elkreskantaj fungoj,
ĉiuj atendas ke la pluvetoj
akvumos la teron antaŭ la malvarmegoj.
Dume la vintro certe venos
per neĝo kovri la tegmentojn,
resti blua la ĉielo penos
kaj ploros je la ritmo de la vento.
La vintro certe abrupta estos,
la frosto pinĉos al ni la fingrojn,
la kvietecon ni retrovos, ni lasos esti niajn pigrojn.
La vento ĉesos en la ŝtormo,
en la grizaj fulmotrondroj.
La vintro ne estos plu malvarmo,
tiun diros al ni la cindroj.
Ĉi tiun tagon kiam ni vekiĝos,
ni eltrovos apud la urbeto, la florojn, la birdojn kiu renaskiĝos,
de la naturo estos la impeto.
Ekde fino de la dormsezono,
la kamparo denove gajos,
en la printempo vekiĝos la burĝono,
en la arbaro la sovaĝaj bestoj ĝojos.
Venos la somera suno,
varmigi la tutan kamparon,
ĉi tiu liberiga oportuno
kiu kreskigos la verdan hararon.
Kaj kiam laca de la varmo,
ni deziros iom da pluvo,
la koloroj ŝanĝiĝos kun ĉarmo,
fore estos ankoraŭ la diluvo.
专辑信息