歌词
Tropikaj ventetoj,
lazuraj farboj,
lagetoj,
sonĝ’ kaj saĝaj nuboj,
naskiĝo de la mondo.
Mil noktaj tenebroj,
sen sopiro, sen larmo,
sen febroj,
gliti sub la ĉarmon,
ĝojo de la ondo.
Paŝi sur marbordo,
flosi sur la akvo,
iri laŭ hazardo
sen ia sekvo,
okuloj en la nuboj.
Malgrandaj riveroj,
serena laguno,
sableroj
sub la plena luno,
nokto sen duboj.
Malpeza venteto,
arboj kaj folioj,
silento
en harmonioj
je sunsubirejo.
Nigra nokto vundita
se iam, la vivo,
estus perdita
sur la deklivo
de mondo sen elirejo.
专辑信息