歌词
6. Mia ladurbo
Teksto kaj muziko : Jean-Claude Patalano
Se vi iros ĝis la urbofino
kie la vojoj fariĝas padoj,
marŝu trankvile amikino,
tie nur ludas infanoj.
Ne timu la mizeran odoron
kiu fluas meze de la vojo,
la teron, la malgajan koloron,
la vestojn de la pasantoj sen ĝojo.
Se en la rigardoj kiujn vi trafas,
vi sentas ion kiel difekton,
ne fuĝu tiujn kiuj vin observas,
ili ofte ne trovas protekton.
Por vivi ili havas nurajn brakojn
en la aspra batalo por la vivo,
la humidon kiu dronigas la noktojn,
la magion kiu savas el la deklivo.
Venu en mian ladurbon,
malriĉan urbon
kun ladaj tegmentoj.
Inter la pluvetoj,
en la vojetoj
dronitaj en problemoj.
Domoj de mizero,
tabloj sen telero,
varma frateco,
rompeblaj kabanoj,
konstruitaj el kanoj
kaj amikeco.
Se vi havas larĝanimecon,
Se vi eniĝas tiun ĉi getton,
ne afektu vian abundecon
kiel oni povus svingi flageton.
Ĉi tie, kiam ni havas ni partigu,
kiu scias kio morgaŭ estos.
Se iam ĉion vi perdos,
Vi preĝos por ke iu vin helpu.
Se vi eniras mezon de nia loko,
observu la homojn kiuj pasas.
Ili akceptos vin sen moko,
pri sango aŭ raso ili ne pensas.
Ilia riĉeco estas ilia kor’
ĝin donos al vi sen kalkuloj.
En la vivo la aflikto kaj dolor’
estas la prezo por la ĉifonuloj.
Venu en mian ladurbon,
malriĉan urbon
kun ladaj tegmentoj.
Inter la pluvetoj,
en la vojetoj
dronitaj en problemoj.
Domoj de mizero,
tabloj sen telero,
varma frateco,
rompeblaj kabanoj,
konstruitaj el kanoj
kaj amikeco.
专辑信息