歌词
3. Libera
Teksto : Jean-Claude Patalano
Muziko : Gilles Bénard
Ritmo de sambo,
kvazaŭ koro batas,
movo de mambo,
ĉion ni ŝatas.
Dancu en la nokto,
ĝis sur la genuoj,
endormiĝis la vokto,
dancu sen enuoj.
La liberecon,
la dioj al vi donis
sed la riĉecon,
vi neniam konis.
La liberecon,
eble iu ŝtelis,
la aŭtonomecon,
iam iu forpelis.
Ni verŝajne
nur televidadis,
la plago inside
niajn vivojn invadis.
Dancu en la nokto,
ĝis sur la genuoj,
endormiĝis la vokto,
dancu sen enuoj.
La libereco,
tre subtila floro,
sen frenezeco,
kun ĝia eta koro,
vivas sen brui,
sen ia movado,
sen ion ekskui,
sen iu parolado.
La libereco,
kiel delikata birdo,
kun sia eco,
en la granda urbo,
unu vesperon
eskapas la sklavecon,
forgesas la mizeron
kaj krias sian liberecon.
Dancu en la nokto,
ĝis sur la genuoj,
endormiĝis la vokto,
dancu sen enuoj.
Dancu en la nokto,
ĝis sur la genuoj,
endormiĝis la vokto,
dancu sen enuoj.
专辑信息
1.La Tero Suferas
2.Karnavalo
3.Libera
4.Blua Planedo
5.Mil Noktoj
6.Mia Ladurbo
7.La Paradizo De La Tango
8.Kune
9.Kalidaso
10.La Urso
11.Ekzilo
12.La Bluso De La Sezonoj