歌词
4. Blua planedo
Teksto kaj muziko : Jean-Claude Patalano
Blua planedo en la Universo,
blua planedo en la hela ĉielo,
inter Venuso kaj la ruĝa Marso,
tiu planedo estas vera juvelo.
Grajn’ de stelo, polv‘ de galaksio,
en tiu ĉi loko iam nin naskis.
Hejm’ de plantoj kaj de poezio,
tiu ĉi mond‘, iel, ĝoje plenkreskis.
Amiko, ekde hodiaŭ, akceptu la mirindajn ofertojn de la tero.
Morgaŭ, tiu ĉi konko, restos nia hejmo, se ni estos pli atentaj pri la vetero.
Kreskanta arbaro tie sur la Tero,
tenebra arbaro plena je parfumo,
en la silento, tiu densa arbaro,
elŝovas siajn branĉojn al la lumo.
Ĉe la rando de tiu ĉi bosko,
riverego fluas kiel la maro.
Naskiĝas la vivo, en odor’ de mosko,
kiu foriros morgaŭ en kosmoŝiparo.
Amiko, ekde hodiaŭ, akceptu la mirindajn ofertojn de la tero.
Morgaŭ, tiu ĉi konko, restos nia hejmo, se ni estos pli atentaj pri la vetero.
Amiko, ekde hodiaŭ, akceptu la mirindajn ofertojn de la tero.
Morgaŭ, tiu ĉi konko, restos nia hejmo, se ni estos pli atentaj pri la vetero.
专辑信息
1.La Tero Suferas
2.Karnavalo
3.Libera
4.Blua Planedo
5.Mil Noktoj
6.Mia Ladurbo
7.La Paradizo De La Tango
8.Kune
9.Kalidaso
10.La Urso
11.Ekzilo
12.La Bluso De La Sezonoj