歌词
8. Kune
Teksto kaj muziko : Gilles Bénard
Traduko kaj adapto : Jean-Claude Patalano
Imponitaj de ĉiuj paŝoj kiujn ni faras,
envultitaj per tiuj bildoj ni samesperas.
La pasintaj tempoj,
ĉiuj perditaj kvazaŭ ŝipoj,
tiuj malaperintaj revoj,
forviŝiĝas en la akvoj,
niaj plej belaj horoj
estas tiuj vundoj en niaj koroj.
Protektitaj por transiri la malfacilajn paŝojn,
ni devas fuĝi tiujn ridindajn kaŝojn.
Pripensante, subite kuri en la stratoj,
inventante, por ridi kune kiel piratoj.
Du blankaj papilioj
karesis vin per siaj flugiloj,
bonfara vent’,
ĉiam atenta al via sent’,
tiom for ke ĝi gvidas vin,
via liberec’ kondukas min.
Kvietigitaj, la inkuboj kiuj vin teruras,
eskapu el la kaptiloj al kiuj vi kuras.
Protektitaj por transiri la malfacilajn paŝojn,
ni devas fuĝi tiujn ridindajn kaŝojn.
Kvietigitaj, la inkuboj kiuj vin teruras.
Eskapu...
专辑信息
1.La Tero Suferas
2.Karnavalo
3.Libera
4.Blua Planedo
5.Mil Noktoj
6.Mia Ladurbo
7.La Paradizo De La Tango
8.Kune
9.Kalidaso
10.La Urso
11.Ekzilo
12.La Bluso De La Sezonoj