歌词
11. Ekzilo
Teksto kaj muziko : Gilles Bénard
Traduko kaj adapto : Jean-Claude Patalano
La substancoj kiuj pli blanka nin lavas,
la kanto dume ronronas.
Nenio ĉe la ekrano superas
dum la steluloj fanfaronas.
Ĉe la lernejo, animojn oni premas,
la televido ĉie sukcesas.
Submetitaj al la sorto kiu kondamnas,
pafi opiajn pilkojn ni devas.
Faru al vi plezuron, navigu al Brazilo.
Necesas transiri la plaĝojn de la ekzilo.
Ignorante la petegantajn brakojn,
la feliĉaj hordoj konsumas.
La unuformajn prudentajn diskursojn
piede de la konscioj kiuj sin narkotas.
Obstinaj, la furiozuloj kondamnas
la planedon kiun oni betonas.
Forĵetita, la naturo difektiĝas
De nun la muzeo nin atendas.
Faru al vi plezuron, navigu al Brazilo.
Necesas transiri la plaĝojn de la ekzilo.
Faru al vi plezuron, navigu al Brazilo.
Necesas transiri la plaĝojn de la ekzilo.
专辑信息