歌词
1. La Tero suferas
Teksto kaj muziko : Jean-Claude Patalano
Elirante ĉi-matene, mi rigardis la ĉielon,
ĝi havis ĉagrenon, solenan aspekton.
Ĝi enua estis, ne trovis la celon,
maltrankvila ŝajnis, ĝi perdis la direkton.
Elirante ĉi-matene, mi abrupte aŭdis...
Ion kiu minacis.
La Tero suferas,
ĝi ne povas plu spiri,
tie kien ĝi iras
plago povus aperi.
Dume ĝi donis,
malgraŭ la uraganoj,
Ĉion ĝi disponis
al ĉiuj siaj infanoj.
Ĉu iam povus halti la sezona ritmo,
forkurus la montoj, la kampaj koloroj,
ĉu povus malaperi nia blua hejmo,
la helaj aŭroroj, la matenaj odoroj ?
Sed kien ĝi irus, la Tero perdiĝis,
ĝi tro turmentiĝis.
La ĉielo ploras,
ĝi ne povas plu ĉesi,
nenion plu diras,
bezonas nur ripozi.
Ĝi serĉas la Teron,
sian dolĉan amikinon,
vidu ĝian koron,
ĉu ĝi atingis la finon ?
La Tero suferas,
ĝi ne povas plu spiri,
tie kien ĝi iras
plago povus aperi.
Dume ĝi donis,
malgraŭ la uraganoj,
ĉion ĝi disponis
al ni siaj infanoj.
专辑信息
1.La Tero Suferas
2.Karnavalo
3.Libera
4.Blua Planedo
5.Mil Noktoj
6.Mia Ladurbo
7.La Paradizo De La Tango
8.Kune
9.Kalidaso
10.La Urso
11.Ekzilo
12.La Bluso De La Sezonoj