歌词
Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi
pro vento flirtas.
Blanka foli’ kuŝas antaŭ mi sur tablo
kiun mi ne skribos.
Mi ne verkos jam rakonton,
mi ne vivas laŭ la modo,
mi ne scias eĉ deklami.
Mi ne estas alta, blonda, tre maldika,
mi ne serĉas plu konfirmojn,
mi ne serĉas plu konfirmojn.
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
inter deziro kaj mia travivo.
Punkto reala de duon-identec’,
manon mi premas al la mezumad’.
Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi
pro vento flirtas.
Ni folioj blankaj, vagaj kaj serĉantoj
oron kaj diamantojn.
Ni ne povas tuj rezigni
parolantoj pro plezuro
ankaŭ se ni ne plu havas
ion por diri
ni povas ne plu longe atendadi
Ke la tempoj estos pretaj,
ke la fruktoj estos pretaj.
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
inter deziro kaj mia travivo.
Punkto reala de duon-identec’,
manon mi premas al la mezumad’.
De malproksime ekvoĉo min vokas,
temas pri valso ludata minore.
Unu du kaj tri
Kiu eniris bone
La aliaj for.
Unu, du kaj tri
…ek de nun vicas mi.
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
inter deziro kaj mia travivo.
Punkto reala de duon-identec’,
manon mi premas al la mezumad’.
Chiara Raggi - voĉo kaj gitaro
Massimiliano Rocchetta - piano kaj klavaroj
Dario Chiazzolino - elektra gitaro
Piero Simoncini - elektra baso
Michele Iaia - drumo
Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj
direktita de la Majstro Stefano Pecci
专辑信息