歌词
Jen rideto tima nun
ekruĝigos mi pro vi
vi rimarkos tion kaj
nur infano taksos min
Tenu min ĉe via koro
batas ĝi takte, ritme
pro momento en viv-nono
tre malrapide sen la fino
Se la steloj ĉiele
ankaŭ havus voĉon
ili nun kunkantus kune
kaj la mondo aŭdus
kaj kunaŭdus laŭte
melodion ja por vi
Fiŝkaptiste lerte
mi dislanĉas reton
kaj atendas mi la amon
unu frazo pure
ŝanĝos nian sorton
“amas mi aminde vin”
Nun parfumas kuno jam
pro ĉi tiu intimeco
je la varmo ĝoja kaj
ĝi forflugi ŝajnas nun
Ondoj nun kunfrapas sablon
iras for, revenas borden
move laŭ destina sorto
kiu reportas ĉiun sian penson
Se la steloj ĉiele
ankaŭ havus voĉon
ili nun kunkantus kune
kaj la mondo aŭdus
kaj kunaŭdus laŭte
melodion ja por vi
fiŝkaptiste lerte
mi dislanĉas reton
kaj atendas mi la amon
unu frazo nure
ŝanĝos nian sorton
“amas mi aminde vin”
专辑信息
1.Kiel La Neĝo
2.Tutnature
3.VI Retrovos Min
4.Lasu Min Plukanti
5.Amas Mi Aminde Vin
6.Blua Horizonto
7.Senplane Iradi
8.Moleo 22A
9.Surprizo Jen
10.Senpardona Rompeblo