歌词
Matene malfermokule
mi ne rekonis min,
sur la manoj tro da signoj,
mia tempo glitas for.
Min revenis mense kiam
mi forkaŝis mian trezoron
de iluzioj kaj esperoj,
sed la tempo glitas for,
mia tempo glitas for.
Mi refoje faros
tion, kion mi ne faris.
Rekomencos mi resenti
ĝin kion mi iam spertis.
Se milito kontraŭ mi mem
nun ĵus komenciĝis
ĵetas mi kirason
nude frontas vian pafon.
Kiom pezas pasinteco,
pezas multe pli ol mi,
estas aĉo en la gorĝo,
mia tempo glitas for.
Kaj la farso en scenejo,
la ĵonglistoj kaj spektantoj,
aŭ neniu aŭ centmilo,
mia tempo glitas for,
mia tempo glitas for.
Mi refoje faros
tion, kion mi ne faris
Rekomencos mi resenti
ĝin kion mi jam spertis
Se milito kontraŭ mi mem
nun ĝi ĵus komenciĝis
ĵetas mi kirason,
frontas vian pafon
Devas mi rekonsideri ideon
ke oni povos doni al mi novan eblecon plu,
permesante al mi havi saman nura eblon pli,
pardonante al pasinto tutan la stultecon pli,
ankaŭ tiu ĉi kanzono ion povos ŝanĝi plu.
Mi refoje faros
ĉiu-foje estos nove.
Komenciĝi en momento
same al reflori estas.
Se mi perdis tuton
ĝi ne estas malbonega
ĵetu la kirason, ŝminkon
Restas mi.
Mi refoje faros
ĉiu-foje estos nove.
Komenciĝi en momento
same al reflori estas.
Se mi perdis tuton
ĝi ne estas malbonega
ĵetu la kirason, ŝminkon
Restas mi…
ĵetu la kirason, ŝminkon
restas mi…
ĵetu la kirason, ŝminkon
restas mi, tutnature.
Chiara Raggi - voĉo kaj gitaro
Massimiliano Rocchetta - piano
Piero Simoncini - kontrabaso
Michele Iaia - drumo
Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj
direktita de la Majstro Stefano Pecci
专辑信息
1.Kiel La Neĝo
2.Tutnature
3.VI Retrovos Min
4.Lasu Min Plukanti
5.Amas Mi Aminde Vin
6.Blua Horizonto
7.Senplane Iradi
8.Moleo 22A
9.Surprizo Jen
10.Senpardona Rompeblo