歌词
Jen fajro brulanta
en mia vivo,
vundas ĝi morde,
iam varmigas.
Mi ĝin bezonas
por min senti viva,
kvankam foje
vere malfacilas.
Ofte mi malŝparis tempon
pri detaloj tre tre etaj,
ofte spertis venton frostan
inter miaj haroj.
Lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi-melodion
kreantan nun pasion.
Mia voĉo venas
ritme, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson.
Jen puto profunda
tenanta surfunde
miajn erarojn
kaj miajn mispaŝojn.
Mi volas klopodi
ree retrovi
ĉiujn aferojn
kiuj valoras.
Ofte mi malŝparis tempon
por klopodi ŝanĝi min mem,
tiu tempo pelas for
ĉian malamon.
Lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi-melodion
kreantan nun pasion.
Mia voĉo venas
ritme, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson.
Simpla alĥemio
kaj turniĝas kapoj
aŭdu baton de
la manoj se en plio.
Flugas nun la kanto
kore Esperanto
kreskas ene movas
ĉiun mian senton.
ĉiun mian senton.
Lasu min plukanti
kaj per plenaj pulmoj
ĉi-melodion
kreantan nun pasion.
Mia voĉo venas
ritme, kontraŭtempe
por surprizi kaj
por ŝanĝi la etoson.
Simpla alĥemio
kaj turniĝas kapoj
aŭdu baton de
la manoj se en plio.
Flugas nun la kanto
kore Esperanto
kreskas ene movas
ĉiun mian senton.
movas ĉiun mian senton.
movas ĉiun mian senton.
Chiara Raggi - voĉo kaj gitaroj
Massimiliano Rocchetta - piano, wurlitzer kaj klavaroj
Piero Simoncini - elektra baso
Michele Iaia - drumo
专辑信息
1.Kiel La Neĝo
2.Tutnature
3.VI Retrovos Min
4.Lasu Min Plukanti
5.Amas Mi Aminde Vin
6.Blua Horizonto
7.Senplane Iradi
8.Moleo 22A
9.Surprizo Jen
10.Senpardona Rompeblo