歌词
Vi retrovos min
sidantan ĉe vi dekstre
kaj senvortan.
Vi retrovos min
en la dolĉa parfumo
kiun hazarde spiros vi,
pasante al mi flanke.
Vi retrovos min
ĉe ĉiu paŝo, ĉe ĉiu sunfalo.
Vi retrovos min
en iu projekto neatendita,
en iu memoro ne forviŝita.
Ĉar mi elektis kie restadi,
la bona flanko de la amo,
la varma kafo frumatene
kaj sin elteni ĉiam kun rideto.
Ĉar havas mi novan lokon disdoni,
la taŭgan lokon por sin ŝanĝi,
l’alia flanko al la riproĉemo
kaj pacience al rekonstruo.
Vi retrovos min
eĉ kiam vi iam grumblos
Kaj vi emos foje ĵeti for
Se vi emos foje serĉi por
La deziron jes remalkovri.
Ĉar mi elektis kie restadi,
la bona flanko de la amo,
ke ni respektu la tempon vivitan,
kaj endormiĝi kun nura pripenso.
Ĉar havas mi novan lokon disdoni,
la taŭgan lokon ĝin prizorgi laŭplace
kie inventi novajn tradiciojn
kaj akcepti la kontraŭ-ambiciojn.
Se la vizaĝo ŝanĝiĝos
kaj la perforto de nia tempo
min ĵetos surfunde,
vi retrovos min en tiu klara diso…
Ĉar mi elektis kie restadi,
la bona flanko de la amo,
ke ni respektu la tempon vivitan,
kaj endormiĝi kun nura pripenso.
Ĉar havas mi novan lokon disdoni,
la taŭgan lokon ĝin prizorgi laŭplace
kie inventi novajn tradiciojn
kaj akcepti la kontraŭ-ambiciojn.
Chiara Raggi - voĉo
Massimiliano Rocchetta - piano
Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj
direktita de la Majstro Stefano Pecci
专辑信息
1.Kiel La Neĝo
2.Tutnature
3.VI Retrovos Min
4.Lasu Min Plukanti
5.Amas Mi Aminde Vin
6.Blua Horizonto
7.Senplane Iradi
8.Moleo 22A
9.Surprizo Jen
10.Senpardona Rompeblo