歌曲 / 歌词

Malbeno, pt. 1 (Tauba Kaj Kerana)

BaRok-ProjektoListen on Apple Music

歌词

Malbono, deziro, kaj avideco
Formas la spiriton Tauba
Kiu estas logita de Kerana
Li prenis homan formon
Por la junulinon konkeri
Sed ne konsentis Kerana.
Kaj Tauba alimaniere
Provis dum sep lunoj,
Sed ne konsentis Kerana.
Lia deziro kaj avideco
Kreskis ĉiumomente
Li koleris kaj planis
forrabi Keranan
Lia frato, lia malo
La spirito Angatapiri´
Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis
Li estis ricevita per batoj
Kaj li tuj sin protektis
La batalo daŭris dum sep noktoj
En la oka tago,
Tauba paŭzon proponis
Kaj sub la suno ripozis
Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri´
Pro deziro al Kerana
Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri´
Pro deziro al Kerana
Li atendis noktomezon
Por Keranan forrabi
Ĉe la sunleviĝo
Fore li jam estis.
Li jam estis fore.

更多歌手作品

专辑信息

Sovaĝa Animo (Esperanto) →
  1. Droniga Pasio
  2. Reĝino De La Nokto
  3. Sovaĝa Animo
  4. Malbeno, pt. 2 (La Sep Filoj)
  5. La Sagoj De Rudá
  6. Melodio De Akŭanduba
  7. Kaapora (Kroma Trako)
  8. Antaŭparolo De Prapatra Kaciko
  9. Ĉe Ni Estas Abasai'
  10. Malbeno, pt. 1 (Tauba Kaj Kerana)
  11. La Plej Bona Ĉasisto (Kroma Trako)