歌曲 / 歌词

Malbeno, pt. 2 (La Sep Filoj)

BaRok-ProjektoListen on Apple Music

歌词

Ni batalis kun honoro
Dum sep tagoj mi alfrontis vin.
Mi estis trompita de Tauba
La spirito de l´ malbono
Mi vivas por mia venĝo
Mi ankoraŭ vidos vian morton.
La horo de la venĝo proksimas
Mi atendas la momenton pacience
La granda Arasi´ fortigas mian animon
Kaj nun mi povas detrui vian pacon
Li estos la manĝaĵo
Kiu nutros liajn filojn
Teĵu Ĵagŭa´ estas lacerto kolera
Loĝanto de l´ kaverno estas li,
Majstro de la kampo Monjaj´ estas
Tero kaj aero lian vokon obeas.
Mbojtui´, kiu regnas sub la akvo,
Per amo kondukis morten siajn fratojn.
Kiam la luno estas plena
Kaŝu vin de la dio Kurupi´
Groteska kaj fetora regnas Luizon,
Komandanto de l´ morto, sin nutras de kadavroj.
Hommanĝanto Ao Ao estas
Senlaca ĉasisto estas li.
Unika Ĵasi Ĵatere´ estas
Li ricevos povon tra sian bastonon
Ĉio en la mondo reflektas sian malon.
Sep filoj, sep dioj por atingi ekvilibron.
Mian malbenon falas sur miaj protektintoj
Kiu suferas kapricojn de tiuj monstroj.
Ĉio en la mondo reflektas sian malon.
Sep filoj, sep dioj por atingi ekvilibron.
Mian malbenon falas sur miaj protektintoj
Kiu suferas kapricojn de tiuj monstroj.

更多歌手作品

专辑信息

Sovaĝa Animo (Esperanto) →
  1. Droniga Pasio
  2. Reĝino De La Nokto
  3. Sovaĝa Animo
  4. Malbeno, pt. 2 (La Sep Filoj)
  5. La Sagoj De Rudá
  6. Melodio De Akŭanduba
  7. Kaapora (Kroma Trako)
  8. Antaŭparolo De Prapatra Kaciko
  9. Ĉe Ni Estas Abasai'
  10. Malbeno, pt. 1 (Tauba Kaj Kerana)
  11. La Plej Bona Ĉasisto (Kroma Trako)