歌词
Ni naskiĝas liberaj,
Kiel birdoj en ĉiel´,
Kiel jaguaroj danĝeraj
Aŭ la helo de l´ stel´.
Sovaĝaj animoj ni estas,
Patrintero nutras nin.
La naturon ni ne detruas,
Tio estas vera krim´.
Eĉ se nia popolo malaperos de la ter´,
Niaj spiritoj restos liberaj
Kaj la eĥoj de niaj kantoj
Ankoraŭ eĥos en l´ aer´.
Ni naskiĝas liberaj.
Vento blovas sur harar´.
Niaj mensoj estas puraj,
Ne makulas la homaron.
Sovaĝaj animoj ni estas,
Unuaj loĝantoj de Brazil´.
Strangaj estaĵoj ĉi tie alvenis
Kaj mortigis homojn en seri´.
Eĉ se nia popolo malaperos de la ter´,
Niaj spiritoj restos liberaj
Kaj la eĥoj de niaj kantoj
Ankoraŭ eĥos en l´ aer´.