歌词
La parfumon de volupto oni povas flari nun,
Pro la feromono pli akriĝas niaj sensoj.
La sezono por pariĝi jam alvenis en la arbar´.
Eĉ bestoj serĉas sian paron.
La virinoj arde petas al la Dio de la Am´,
Por venigi virojn tre avide atendatajn.
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja,
Estas la efekto de l´ magio de Ruda´.
Ho Ruda´, pafu al ni viajn sagojn de la am´,
Por kreskigi ian internan ardan fajron.
Ho Ruda´, viaj sagoj havas la magion
Por fajrigi niajn soifantajn korojn.
Li vivas en la supro. Inter nuboj loĝas li.
De la supro li aŭdas plendojn de virin´.
Ruda´ naskigas fortan senton en la koro de l´ homar´,
Estas sento por generi homojn en la arbar´.
La Hela Suno enamiĝis al la bela pala Lun´,
petis al Ruda´ por diri al ŝi, pri lia am´.
Arda fajro de pasio en la interno brulas ja,
Estas la efekto de l´ magio de Ruda´.
Ho Ruda´, pafu al ni viajn sagojn de la am´,
Por kreskigi ian internan ardan fajron.
Ho Ruda´, viaj sagoj havas la magion
Por fajrigi niajn soifantajn korojn.