歌曲 / 歌词

Min vokas iamo

Ĵomart kaj NataŝaListen on Apple Music

歌词

Min vokas iamo … aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.
Ensonĝe, ensvene aperas revene
somera vizi'
la fajra, la suna kaj - iu pli juna,
simila al mi.
Sopir' surpapere. Fajfetas despere
la fluto de l'vent'
kanteto de l'amo al mia iamo
ne eblas reven'.
Kaj larmas la koro kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap'.
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap'!
Ĉu decas heziti? Ne ĉesu militi
por ĝojo sen lim'…
Min vokas tendara medi' senkompara.
Sopiras anim'.
Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro
tra pluva ekfrap'
Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine
nur - skrap'!
Min vokas iamo … aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.

更多歌手作品

专辑信息

Amu Min (Esperanto) →
  1. Ghis (Sen sun')
  2. Amata (Adiau, amata)
  3. Bonan vesperon
  4. Reva vojagho
  5. Pasis senzorga viv'
  6. Moskvo, suno, frosto (Moskvo...)
  7. Romanso (Kapablas via silka sin')
  8. Kiam mi revenos
  9. Min vokas iamo
  10. Stulta am' (Ho, stulta am')
  11. Amu min
  12. En nekutime krispa mond'