歌曲 / 歌词

Kiam mi revenos

Ĵomart kaj NataŝaListen on Apple Music

歌词

Kiam mi revenos trans mian foreston
post la misaj vojoj en komunan feston,
preta por demandoj, mokoj kaj riproĉoj.
Admiranta l'sonon de amikaj voĉoj.
Kiam mi revenos, miaj verdaj fratoj
nur la brovojn levos por rigardoj - batoj,
kaj eĉ sen scivolo nur kun malkontento
paŭzos gajan ludon sana juna gento.
Kiam mi revenos al krepuska voko,
ĉe l'tendara fajro mankos mia loko.
Por gitaro mia same loko mankos -
en ĉefajra rondo novaj knaboj kantos.
Kiam mi revenos al la rond' feria,
jam alies amo estos amo mia.
Nur suspiros lipoj, rememore karaj,
kiujn mi soifis dum frenezajn jarojn.
Fratoj miaj bonaj, mia viv' bizara
iam trude pelis min el rond' tendara.
Ne ĉagrenu plore, mia amatino -
nur perfido mankis en mia destino.
Dum senvojaj vagoj mi komprenis svene,
ke, estante ekster, tamen, restis ene.
La ĝardenon verdan amis kaj admiris …
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?
Kial mi revenu se mi ne foriris?

更多歌手作品

专辑信息

Amu Min (Esperanto) →
  1. Ghis (Sen sun')
  2. Amata (Adiau, amata)
  3. Bonan vesperon
  4. Reva vojagho
  5. Pasis senzorga viv'
  6. Moskvo, suno, frosto (Moskvo...)
  7. Romanso (Kapablas via silka sin')
  8. Kiam mi revenos
  9. Min vokas iamo
  10. Stulta am' (Ho, stulta am')
  11. Amu min
  12. En nekutime krispa mond'