Moskvo, suno, frosto (Moskvo...)

歌词
Nokto, trajn’ hazarda kaj matena nuno
Hela tag’ bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug’ al kosmo,
Kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.
Arda spir’ iama, telefona budo –
Restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
Tuu! atendo muta,
Kaj jam post momento la feliĉ’ balbuta.
Sed en telefono iu gapas kaŝe
Kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”
Kaj malam’ etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere…
Arda spir’ iama, telefona budo –
Restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
Tuu!atendo muta,
Kaj jam post momento la feliĉ’ balbuta.
Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinto ama.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
Ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.
专辑信息
1.Ghis (Sen sun')
2.Amata (Adiau, amata)
3.Bonan vesperon
4.Reva vojagho
5.Pasis senzorga viv'
6.Moskvo, suno, frosto (Moskvo...)
7.Romanso (Kapablas via silka sin')
8.Kiam mi revenos
9.Min vokas iamo
10.Stulta am' (Ho, stulta am')
11.Amu min
12.En nekutime krispa mond'