歌曲 / 歌词

Tro longe

Quintino & BlasterjaxxListen on Apple Music

歌词

Tro longa tempo pasis
Pli ol semajn'
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn'
Ankaŭ mi ofte sentis
Min kiel ŝablon'
Tro longe jam silentis
La telefon'
Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'
Via patrino foras
En stranguluj'
Ne hontu se vi ploras
Alvoku nin tuj
Vi la vesperon benas
Per unu pli
Ankaŭ vi apartenas
Al la famili'
Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'
Tro multe da devoj por ni
Kunportu la revojn por ni
Tro longa tempo pasis
Pli ol semajn'
Dum vi nenion ĉasis
Nur por malgajn'
Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'
Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'

更多歌手作品

专辑信息

Pli ol nenio (Esperanto) →
  1. Novembro
  2. Tro longe
  3. Lakto kaj miel'
  4. La beleco
  5. Chiuj en la mondo
  6. La gusto kaj la son'
  7. Rebeka
  8. Vivo duras sed vi molas
  9. Homoj kiel mi (Remikso djh roger borges)
  10. Pli ol nenio
  11. Homoj kiel mi
  12. Pli kaj pli
  13. Anstatau letero