歌词
En aŭtuna la abar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj —
ho, vi belaj fungoj! —
En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono — jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj —
ho, tre belkoloraj! —
Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
Necesegas la esplor'! —
grava pli ol la kolor' ", —
diris mia avo —
estas la enhavo"!
专辑信息
1.La Lingva Por Ni
2.Chiu Chiu
3.Lulkanto
4.Kara Kentoki-Land
5.La Rompiĝinta Ringeto
6.Funga Kanto
7.Mia Eksterlanda Vojago
8.Mariston Logas Vasta Mar
9.Bovocar
10.Babij Jar
11.Jukajdi, Jukajda
12.Lorelaj
13.Fluanta Tajdo
14.Pasintaj Tagoj