歌曲 / 歌词

Malantaŭen

La Perdita GeneracioListen on Apple Music

歌词

11- Malantaŭen
Teksto kaj muziko: Tomas Frejarö
//:Em C7 Bb7 G B7://
Am Em Am B7
Em C7 A7 B7
Am D G Em
Mumioj delonge mortaj eltombiĝas antaŭ ni
predikante ke socion organizu laŭ bibli’
Sed pli ofte kaj pli saĝe oni nur asertas ke
la infanoj pli profitas se virinoj iras reen
Gvidantoj eĉ ne hontas plu
pro esti por malevolu’
Ino restu ina! Kuireje vi staru sur via genu’!
Malantaŭen!
Disvastigado de timemo kreas kialojn por kontrol’
Regravigas etiketon, entimigas vin en rol’
La imposton maljustigu – vipon ja bezonas hom’
kaj se mizero vin ĉagrenas – ĉirkaŭmurigu vian domon
Direktoroj eĉ ne hontas plu

pro memendirekti la distribuon
Ino = servistino! Tajloro, restu ĉe via ŝu’!
Malantaŭen!
Pensoj mezepokaj pri la pek’ de samseksem’
pek’ de ambaŭ-, antaŭ-, inter-
eĉ seksumo kun si mem
Pri la sankta virguleco, la nedubebla famili’
eĉ se amo malaperus – trasuferu vian vivon
Moŝtuloj eĉ ne hontas plu,
fieras pro malevolu’
Ino restu batita! Junuloj kunmetu la gambojn per glu’!
Malantaŭen – kamaradoj!
Malantaŭen – kanajlaro!
Malantaŭen – stultaj sklavoj!
Malantaŭen!

更多歌手作品

专辑信息

Ĉiuj Ni Amegas Usonon (Esperanto) →
  1. Nikvo Pri Lpg Kaj Esperanto-Kulturo
  2. La Kosma Aventuro
  3. Anna Pri Rusio & Måns
  4. Maldormemo Mia
  5. Tomio Pri La Granda Muro
  6. Pacon De Dio
  7. Alia Aventuro
  8. Ĉu Timigas La Ombro
  9. Tomio Pri Kaj Por Komencantoj
  10. Malantaŭen
  11. Tomio Pri Organizantoj & Karin
  12. Senlime
  13. Mil Naŭcent Okdek Kvar
  14. Hendjo Pri Amanda & Tim
  15. Melodi Din (Melody Dean)
  16. Anna Pri La Fina Kanto
  17. Bela Luno
  18. Anna Kaj Tomio Dankas Kaj Alvokas Lerni Esperanton
  19. Sonĝa Ĝardeno
  20. Ĉiuj Ni Amegas Usonon
  21. Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako)
  22. Lernu