歌词
09- ĉu timigas la ombro
Teksto kaj muziko: Tomas Frejarö
//: Em G#m D A F Dm B7 E ://
E G#m A C#m A E B7 C°
C#m G#m/D# A/E C#m A G#m F#m E //:C#m C#7 F#m G#7 ://
1: C#m Am C#m ://
2: C#m A E
ĉu vi vivumas aspektante feliĉa?
ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’?
dum vi sentas vin inda
nur per nomo mirinda
amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’
ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj pri vero, pri vivo, pri vi?
ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti nur momenton por plori kaj krii?
Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
sed ankaŭ per jugo portiĝas belec’
Jen monujo profitanta de homaro timanta
la senvorta premego de malvalorec’
ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj pri vero, pri vivo, pri vi?
ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti nur momenton por plori kaj krii?
ĉu timigas silento, memvida momento kiel starus vi antaŭ Di’?
ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti je la blinda aminda valoro de vi?
En la mallumo
burĝonas la nokto
je brilantaj folioj
La spacoj
fumas per stelofaruno
kiu ĝermas
sur via korto
kaj kiu iam eksplodigos
vian domon
Aj, kiu iam 
eksplodigos
vian domon
专辑信息
1.Nikvo Pri Lpg Kaj Esperanto-Kulturo
2.La Kosma Aventuro
3.Anna Pri Rusio & Måns
4.Maldormemo Mia
5.Tomio Pri La Granda Muro
6.Pacon De Dio
7.Alia Aventuro
8.Ĉu Timigas La Ombro
9.Tomio Pri Kaj Por Komencantoj
10.Malantaŭen
11.Tomio Pri Organizantoj & Karin
12.Senlime
13.Mil Naŭcent Okdek Kvar
14.Hendjo Pri Amanda & Tim
15.Melodi Din (Melody Dean)
16.Anna Pri La Fina Kanto
17.Bela Luno
18.Anna Kaj Tomio Dankas Kaj Alvokas Lerni Esperanton
19.Sonĝa Ĝardeno
20.Ĉiuj Ni Amegas Usonon
21.Ĉe Pumo-Roko (Krom-Trako)
22.Lernu