歌词
05. Ne dormu
Teksto : Nell Kokocinska
Muziko : Tomasz "Fragles" Rajewiczn, Gregor van Glapson
Traduko/adapto : Pawel Janowczyk
Tiuj homoj, tiu homamaso
Ja vive venos al vi
Rekte eltirita de televidilo
Ja vive venos al vi
Ne dormu
Ne ripozu
Tranĉu la korpon ĝis la sango
Plateco de la nigro kaj blanko pentras vian ekziston
Malaperas horizonto kaj eĉ, ĝia… kaj eĉ, ĝia imago
Jen la bildo de nigra-blanka filmo
Neracieco de tiu evento donas al ĝi finfine la sencon
Se iu penso ekblankas, tuj ensorbas ĝin la nigreco
Ne dormu
Ne ripozu
Tranĉu la korpon ĝis la sango