歌曲 / 歌词

Mia knabino

Quintino & BlasterjaxxListen on Apple Music

歌词

Ŝi ne estas la plej gaja knabin'
Ofte trafas ŝin melankoli'
Ŝi nek estas la plej bela knabin'
Iom dika estas fakte ŝi
Ofte pensas ŝi nur pri si mem
Mankas la konsiderem'
Sed ŝi estas mia knabino
Ŝia virto estas malzorgem'
Ĉion tenas ŝi en bonmalord'
En diskutoj malgraŭ kiu tem'
ĉiam venas ni al malakord'
Nokte dormas ŝi sur mia brak'
Vekas min per ronka krak'
Sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem
Mia knabino, nur ŝi eltenas min
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

更多歌手作品

专辑信息

62 minutoj →
  1. De l'praa tepo ghis la nun'
  2. Tute sekura
  3. La bonurbo
  4. Chu al paca cel'
  5. Chu vi pentas ?
  6. Longe for
  7. Amperforto
  8. Bluso en rubuj'
  9. Nur por la pano
  10. Mia knabino
  11. Portanto de la lum'
  12. Ech knaboj