歌词
Sola ĉambro, ene sidas nur du homoj
Apartamentoj izolitaj en ĉiuj domoj
Mallumiĝas, sed ŝi vidas nur televidon
Leĝera suspiro, de mia fenestro mi vidas ĉion
Solaj paroj, solaj vivoj
Konstruis siajn prizonojn
Fremdiĝintaj, sin izolintaj
Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie
Ĝis malaper'
Sola penso, kaj ĝin aŭdos neniu persono
Aŭ ĝi subiĝas al zumado en la fono
Familiestro antaŭ ĉio nur sentas sin febla
Kiel kutime li senkiale estas incitebla
Solaj paroj, solaj vivoj
Konstruis siajn prizonojn
Fremdiĝintaj, sin izolintaj
Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie
Ĝis malaper'
Sed mi…
ne volas dormi
Ne volas cedi
Ne volas kaŝi
Ne volas kredi
ne volas dormi
Ne volas cedi
Ne volas kaŝi
Ne volas kredi
Mi volas tuŝi
Mi volas kuŝi
Mi volas vidi
Mi volas vivi
Mi volas tuŝi
Mi volas kuŝi
Mi volas vidi
Mi volas vivi
Mi volas senti sen penti
专辑信息
1.Kontra krusadanto
2.Solaj paroj
3.Simia kaptilo
4.Subamighi
5.Kr3yza festema injo
6.Chinokta sento
7.En grekia
8.Himno de esperhe
9.Junaj idealistoj
10.Ni chiuj ni
11....Kaj chi tio povas ighi nenio
12.Akcidentoj