歌词
Forvelkas la lumo, jen vojaĝantul',
jen veturanto, ĉu helpegemul'?
Komforte por ri estas kunveturigi,
ubi la aŭton rin povas moligi.
Ubo fluas facile,
ubo riĉigas min, ho!
Senlimaj homoj vidas ke
ubi ja ne eblas tro.
Ubuntu ĉiam, la koroj repagos vin,
varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar la kalkulo aĉigus vin,
uboj revenos al ni.
Jen programisto, rin plagas problem',
programas la solvon dum noktmaldormem',
kontentas ri nun, sed ankoraŭ povrul'
malĝojas, do ub' estu via mempostul'.
Ubo fluas facile,
ubo riĉigas min, ho!
Senlimaj homoj vidas ke
ubi ja ne eblas tro.
Ubuntu ĉiam, la koroj repagos vin,
varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar la kalkulo aĉigus vin,
uboj revenos al ni.
Ubuntu ĉiam, la koroj repagos vin,
varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar la kalkulo aĉigus vin,
uboj revenos al ni.
Nunas jen kiam facilas helpaĵ',
dono mirakle malsamas perdaĵ'.
Malubemion forlasu kaj nun
estu bonvena ĉiu uboportun'.
​Ubo fluas facile,
ubo riĉigas min, ho!
Senlimaj homoj vidas ke
ubi ja ne eblas tro.
Ubuntu ĉiam, la koroj repagos vin,
varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar la kalkulo aĉigus vin,
uboj revenos al ni.
专辑信息
1.Domoarigato
2.Dudek Tri
3.Pluku Ne La Florojn
4.Le Déserteur
5.Alia Aventuro
6.Televido
7.Ubuntu
8.Allting Vackert Här I Världen Måste En Gång Bli Av Plast
9.Riveretoj Cxe Mi
10.Cxu Vi Kontentas?
11.Rulu Trajn'
12.Ne Eblas Kalkuli
13.Disfaluntoj