歌曲 / 歌词

Senpromese, senperfide

La Perdita GeneracioListen on Apple Music

歌词

Kvankam birdoj kantis pri printempalven’
Mian menson regis mallum’ kaj ĉagren’
Ensorĉita de reĝino kiu zorgis ne pri mi
Tial dancis mi tre peze dum festen’
Estis vi ja en la sama situaci’
Havis amikon bonan sed deziris pli
Nu, ni ambaŭ malesperaj kaptis horojn da tener’
Almenaŭ unu nokton amon sentu ni
Matenmanĝo dum en la sun’ venonta tag’
Paradizas la verdec’ kaj blua lag’
Konfesantaj ke ni sonĝis pri aliuj en la kor’
Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag’
Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri’
Tamen malallogis esti ĉio por vi
Estis sento reciproka, ni decidis simple ke
Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni
La somero paŝis, kun foje man’ en man’
Foje estis ni kuniklo, foje ran’
Ridis, ludis geamantojn nepre nur en la moment’
Jen facile ni konsentis laŭ la plan’
Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne
Mi apartenis al reĝino, mia fe’
Sed en viaj sonĝoj nun pli ofte ekaperis mi
Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve
Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min
Ĉu ni diru: “iom pli” aŭ “jen la fin’”
Dolorigas la okazo daŭre, supoze vin eĉ pli,
Kiam devis mi nei vin

更多歌手作品

专辑信息

Eksplodigos vian domon (Esperanto) →
  1. Malantauen
  2. Iamio brulighas
  3. Ne normalas, nur kutimas
  4. Kapon en la sablo
  5. Amokanto
  6. Lulkanto por piratoj
  7. Fajro kamena
  8. Asronado sur tegmento dum helreveno
  9. Senpromese, senperfide
  10. Mil naucent okdek kvar
  11. Sub fortepiano en kiev'
  12. Lasta kanto por eta tingelingo
  13. Chu timigas la ombro