歌曲 / 歌词

Furora danc'

Inicialoj DcListen on Apple Music

歌词

La ŝild' informas: etoso speciala tie
Eniru tuj sen hezit'
Neniu dormas, vin bonvenigas simpatie
Amikoj gajaj pro via vizit'
Sentiĝas nur ĝoj’ de la mojosa etos'
Aliĝu tuj kie reĝas malsufer'
Alian tagon elektu por la ripoz'
Nur pri la jen' temas tiu afer':
Furora danc' en nia hejm'
Moviĝi kune estas nia em'
Bunteca danc' en nia ej'
Internaciaj estas ni la plej
Ni ŝvitu en nia diskotek' universala
De longe jam ne plu brilas la sun'
Invitu ĉiujn al la malfeko ideala
Ja ĝia flam' brulas nun
Ne restu ekster tiu ĉarma kaos'
Ne maltrafendas ja nia malmizer'
Ne bezonatas la cerb' kaj la serioz'
Nur pri la jen' temas tiu afer':
Furora danc' en nia hejm'
Moviĝi kune estas nia em'
Bunteca danc' en nia ej'
Internaciaj estas ni la plej
Furora danc' en nia hejm'
Moviĝi kune estas nia em'
Bunteca danc' en nia ej'
Internaciaj estas ni la plej
Internaciaj estas ni la plej

更多歌手作品

专辑信息

Urbano (Esperanto) →
  1. La dimanchaj fotoj
  2. Furora danc'
  3. La kontrausenco
  4. Chie virinoj
  5. Ekstertera dolchajh'
  6. Tatua papili'
  7. La pigra viv'
  8. Se via mano estus parashut'...
  9. La prembutono
  10. Pufmaizo
  11. Ordonas ni
  12. Outrun
  13. Kurso de esperanto
  14. George Michael
  15. TTY
  16. Hejmen
  17. Ding
  18. En mia chambret'
  19. Berlino sen vi
  20. La songha mond'
  21. La majstro de shak'
  22. Printempo