歌词
Ni ne volas kverelan mondon
Do bonvole aŭskultu tiun ĉi kanton!
Kompreneble
Ni ne volas kverelan mondon
Ni volas sunon en frostaj koroj
Kaj ni volas eternan lumon,
belan vivon, kaj bonan sonon
Kaj do ni kantas Esperanton,
influas la rondon
Jonny M kaj bone sona Tone
Muziko gravas por atingi la pacon
kaj savi ĉiu estaĵo-spacon!
Mia ideo similas al via
taŭgas por ĉiu homo subtila
Pro ĉiu kiu volas esti libera kaj ne
kverelumadi en socio ebria
Ni ne volas kverelan mondon
Ni volas sunon en frostaj koroj
Kaj ni volas eternan lumon,
belan vivon, kaj bonan sonon
Estu mondo, mia kara, plena je ĝojo, pasio
Kaj vivo poreterne konstanta poezio
Per bona sono, eterna lumo
Ĉio pleniĝu per dolĉa parfumo
Nia kanto movu korojn potence, pove al libero
Al feliĉo, sukceso, prospero
Ni verŝu sur homojn radiojn favorajn
Senton sinceran, muzikan, elkoran
Ni ne volas kverelan mondon
Ni volas sunon en frostaj koroj
Kaj ni volas eternan lumon,
belan vivon, kaj bonan sonon
Revo estas nur revo se oni sole deziras
Pro tio vi kaj mi fervore ĉimomente aspiras
Al pli bona mondo, plaĉa, supera
Harmonia, admirinda, plezuriga, prospera
Kaj kun eterna lumo, senfine brilanta
ĉiam ĉarma, krome galanta,
zorgu ke nia mondo ŝanĝiĝos
kaj lasu ĉi tiun kanton esti sonanta
Ni ne volas kverelan mondon
Ni volas sunon en frostaj koroj
Kaj ni volas eternan lumon,
belan vivon, kaj bonan sonon
专辑信息
1.Dankon
2.Kresku, Esperantujo
3.Regestilo
4.Chimatene
5.Hodiau
6.En Somero
7.Bona Homo
8.Estu Felichaj
9.Eternan Lumon
10.Majstroj De L'diskej'
11.La Vero
12.Sonon De La Viv'
13.Zamenhof
14.Unuighu
15.Internacia Amo
16.En Somero (Eha Mikso)