歌词
Ha dormo, kiu al mi rabas
minutojn de la viv',
sur mia koramboso frapas
martelo de malammotiv',
ĉar miaj tagoj estas jam mallongaj
sen ankaŭ tio,
ke vi min lasas sen konscio
al porka stagno, al stuporoj ronkaj.
Mi, mi volas koni
ĉiun momenton de etern'.
Mi, mi volas spioni
plej etan spasmon de la homoverm',
penetri en komprenon ĝis la fundo,
kaj legi de l' epokoj ĉiun paĝon,
ne perdi mian junulaĝon
marasme kvazaŭ apudfajra hundo.
Esti poet' en mi sopiro ardas:
mi volas krei ja generi belon!
Sed ve, ho ve, mi nur rigardas,
ne vidas, ne traboras ŝelon,
ĝis la kerno, ĝis la kerno.
Mi scias, ke por poetiĝi
mi devas min dediĉi
al vivopleno da senfina lerno.
Tial, ho dorm' kruela, mi domaĝas
vian neforskueblan jugon.
Vin nur devige mi omaĝas,
klinas, klinas la nukon,
ĉar plonĝas mia kap' al la kuseno,
kaj miaj okuloj krevas,
valorajn horojn mi nevole devas
pasigi en senfrukta sveno,
pasigi en senfrukta sveno,
pasigi en senfrukta sveno.
专辑信息
1.Kiam Mi Restas Sola
2.Oe, Oe En La Ŝipo!
3.Nun Mallumas Ekstere
4.Pro Kio?
5.Masko
6.En La Fronto De Gandesa
7.Maria
8.Amu Min
9.Konko
10.En l' haven' de Pont-Aven
11.Rabista Dormo
12.Delonge
13.Calant de Vilafranca (Revenante de Vilafranko)
14.Ardas Havena Vivo
15.Estu Vi Mem